Al la Mesio mi
Benjamin RHODES
1. Al la Mesio mi Nun laŭdas tie ĉi, Ho laŭdu ankaŭ tuthomar'; La universa Di', Ĉe Kreo kaj ĉe ni, La Vorto de la kreitar'. 2. Al homoj venis li, Kaj eĉ ĝis Kalvari' Li portis pekojn pro homar'; Viktimo iĝis li Sub kruco-agoni' Por savi nin el hom-erar'. 3. Sed venkis la Mesi', Ĉar releviĝis li Venkinto super morto mem; La elaĉeta plan' Katenis al Satan' Triumfas nun la kruc-emblem'. 4. Kun graco kaj favor' Nun estras la Sinjor' En saĝo, amo, kaj justec'; Fuĝanto nun al Di' Lin trovos apud si Kaj savon provos en plenec'. 5. La Regno, ho Sinjor' Vastiĝu ĝis plen-glor' La Princ' de Paco inter ni; Kaj regu nun justec', Profunda korpurec' En la surtera famili'.