Akve mi baptos vin

Liturgia Dramkanto por Baptisma Bapta Diservo

Verkis ( Esperante) : ROS' Haruo, 1997

Fonto : RH ( > Ad 102)

P = Pastranto, baptisto B = Baptato K = Kongregacio, kunatestantoj


P
Akve mi baptos vin laŭ la moro,
kiel Jesuon baptis Johan':
Signo de pento, kredodeklaro,
nasko-sigelo de la Kristan'.

K
Se la baptato estas ina... Venu, kolombo, Dia Spirito, brilu la akvo, tuŝu vi ĝin! Ni el ĉielo aŭdu la voĉon: "Jen mi vin amas, mia filin'!"     Se la baptato estas malina/maskla... Venu, kolombo, Dia Spirito, tuŝu la akvon per via bril'! Ni el ĉielo aŭdu la voĉon: "Jen mi vin amas, ho mia fil'!"
Mi bonvenigas proponojn por kazoj, kiam la baptato estas nek ina nek malina (aŭ ambaŭ ina kaj malina).
P Ĉu vi deziras sekvi Jesuon, Vivi laŭeble laŭ lia vort', Ami la homojn, porti la krucon, Morti, kaj vivi spite al mort'? B Jes, mi deziras sekvi Jesuon, klare lin montri en mia mond', enpraktikigi lian instruon, jesi lin per tut-viva respond'. P Do en la nomo de nia Patro Dume Pastranto baptas Baptaton. kaj en la nomo de la Diid', kaj nome de l' Spirito plej Sankta, mi nun vin baptas laŭ Dia gvid'. K Ni vian bapton ĝoje atestas; Gloras ni Dion, unu en tri; Vian fratiĝon gaje ni festas: Vin bonvenigas la eklezi'!