Adoru ni nun la Reĝon de glor',
Kaj kantu ni kun laŭdego el kor':
Potenca, am-plena, de ĉio la Font',
Ja Di' suverena, eterna Savont'.
Prikantu do Lin, reĝantan kun grac'.
Stelarojn sen fin' Li kreas en spac',
Kaj ankaŭ fulm-nubojn minacajn laŭ form';
Li rajdas kerubojn, heroldojn de l' ŝtorm'.
Tutpova Sinjor', pratempe per Vort'
Vi celis nin por eterna bon-sort',
Establis la teron per firma dekret',
Kaj kaŝis misteron en ĉiu floret'.
Al la kreitar' ja mankas neni'.
La ter-loĝantar' klarvidas, ke Vi
Provizas abunde por ĉies bezon'.
Ni dankas profunde pro ĉia am-don'.
Mallonga la viv' de ni sur la ter';
Fatala la driv' al fina mister';
Sed ne al Infero, ĉar fido al Di'
Kaj la Krist-ofero nin savos de ĝi.
Leviĝas de l' ĥor' anĝela la laŭd'
Al Vi, Di-Sinjor', kun ĝoja aplaŭd'.
Simile de l' tero leviĝas, ho Di',
Kun arda sincero laŭdkanto al Vi.
Mortema polvid', feblega teran'
Vin kredas kun fid' al via vivoplan':
Tenera kompato, ŝirmanta fortik' —
Kreinto, Helpanto, Savonto, Amik'!